James Ivory | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de junio 1928 (96-jaraĝa) en Berkeley |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Suda Kalifornio Klamath Union High School (en) USC School of Cinematic Arts (en) Universitato de Oregono University of Oregon College of Design (en) |
Familio | |
Amkunulo | Ismail Merchant (mul) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmproduktoro scenaristo reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.merchantivory.com/ |
James Francis IVORY (7-a de junio 1928) estas usona kinreĝisoro, produktoro kaj scenaristo. Dum multaj jaroj, li laboris etendv kun la baratdevena kinproduktoro Ismail Merchant, lia hejma kaj profesia partnero, kaj kun la scenaristino Ruth Prawer Jhabvala. La triopo estis funkciuloj ĉe Merchant Ivory Productions, kies filmoj ricevis sep Oskar-premiojn; Ivory mem estis nomumita por kvar Oskaroj, el kiuj li ricevis unu.
Inter la reĝisoraj verkoj de Ivory estas menciendaj A Room with a View (1985), Maurice (1987), Howards End (1992), kaj The Remains of the Day (1993). Pro sia Call Me by Your Name (2017), kiun li verkis kaj produktoris, Ivory ricevis premiojn inter kiuj Oskar-premio kaj BAFTA estante 89-jaraĝa, kio faris Ivory la plej aĝa ricevinto en ajna kategorio ĉe ambaŭ premioj.[1][2]